Agrikultura socia projekto

Aĉeto kaj donaco de 170 laboriloj al 50 junaj malriĉaj agrokulturistoj en Brazilo, en partnera kunlaboro kun la Rotaria klubo Brasília-Centenário (Distrikto 4530).

Prezentiĝis la ebleco por nia e-klubo kunlabori en agrikultura bienal socia projekto, lanĉita de la Universitato de Brasilia UNB, por eviti la elmigron de la junularo el la malriĉa kamparo en la internaj regionoj de la ŝtato Goiás, gravega socia problemo ne nur en Brazilo.

Temas pri integra agado de instruado, sociscienca esploro de la UNB kaj asisto al  50 adoleskantoj elektitaj en setlejoj de tri vilaĝoj  por trejnado, dum du jaroj, pri daŭripova kaj memsufiĉa agro-ekologio, produktaj iniciatoj sen agrotoksikaĵoj, nutra sekureco, mediprotektado kaj komunikaj teknologioj.

La praktika instruado okazas en la kvin setlejoj dum la teoriaj aktivecoj okazas en la Esperantista Eduka Institucio Fazenda-Escola Bona Espero en la kampara regiono de  la urbeto Alto Paraiso.

La kunlaboro en tiu projekto  konsistas en la donaco de 170 agrikulturaj laboriloj por la junaj kamparanoj financitaj de la RC Brasilia-Centenario en Brasilia kun mil USD. kaj de pliaj  kvincent eŭroj de nia  Rotary eKlubo Esperanto. Tri membroj de nia eklubo (Sergio, Giuseppe, Ursula) akurate  akompanas la realigadon de la tuta projekto, kune kun la prezidanto de la Rotary klubo Centenario en Brasilia.

Nia eklubo povas esti kontenta ke inter niaj projektoj, plejparte intelektaj, ni tamen sukcesis realigi ĉi sociedukan projekton en la  6-a prioritata areo de RI ĉijare, t.e. ekonomia kaj komunuma evoluo, kiel vi povas legi en la paĝaro de nia Distrikto 2050, kaj tio ne en Eŭropo sed en evoluanta lando  kiel estas Brazilo, montrante praktike la grandajn eblecojn SERVI  tutmonde.

Respondi