20.12.2014

Interkluba manĝrenkontiĝo kune kun la R.eK. 2050 en Piacenza (Italio), ankau kun la partopreno de klubanoj el ambau kluboj kiuj loĝas ekster Italio.

5.10.2014

Unu el niaj membroj, loĝanta en Munkeno, renkontiĝis kun membro de Rotaria eKlubo 2050 okaze de Oktoberfest.

23.8.2014

Kunveno de membroj de Italio, Skotlando kaj Brazilo okaze la Itala Kongreso de Esperanto en Fai della Paganella (Italio).

21.8.2014

Lunĉo en Parma (Italio) okaze de la vizito en Italio de membroj loĝantaj en Brazilo.

26.7.2014

Kunveno de membroj de Italio – Belgio – Usono – Brazilo okaze la 99-a Universala Kongreso de Esperanto 2014 en Bona Aero (Argentino).

22.6.2014

Ceremonio en Piacenza (Italio) por la oficiala transdono de la fondoĉarto al nia eKlubo fare de la Reganto de Distrikto 2050 Anna Spalla.

17.6.2014

Rotaria eClub Esperanto estis akceptita en Rotary International kun la membraro nombro 85941.