Distrikto 2050

Distrikto 2050 (antaŭe 205) de Internacia Rotario estis fondita kun la divido de distrikto 204 en 204 kaj 205, farita en la jaro 1985-1986. Al Distrikto 205, kiu poste en 1991-1992 alprenas la nomon 2050, estas atribuitaj la provincoj Brescia, Cremona, Lodi, Mantova, Pavia, Piacenza kaj iuj vilaĝoj de la provinco Milano.

De la komencaj 33 kluboj la distrikto kreskas al 42 en 1990, sed la sekvan jaron ĝuste 10 kluboj de Milano estas transdonitaj al la Distrikto 2040. Ekante de la 32 kluboj restintaj, en la spaco de dek jaroj la Distrikto kreskas ĝis nombri 55 klubojn, sed, denove en 2000, kvar kluboj de la milana areo iras al Distrikto 2040. En 2012 la distrikto 2050 inkluzivas 69 klubojn, sed la 1 an de julio 2013, refoje, la 10 kluboj en la ĉirkaŭaĵo de Milano estas transdonitaj al la novnaskita Distrikto 2041. Aperis tamen intertempe 7 novaj kluboj, hodiaŭ la Distrikto 2050 havas entute 66 klubojn.

 

POR EKSCII PLI>