Oftaj demandoj

Kiujn celojn proponas al si Rotaria eKlubo?

La Estraro de Rotario Internacia, pere de la uzo de Interreto, priskribis kvin ĉefajn celojn:

1. subteni rotaranojn kiuj, alimaniere, estus perditaj fare de Rotary;

2. altiri novajn rotarianojn;

3. faciligi la kunvenojn inter la membroj, eĉ dum la semajno;

4. realigi kunpartigitajn projektojn, surbaze de amikaj rilatoj inter la membroj;

5. mastrumi servadajn projektojn.

 

Kio estas la diferenco inter la tradiciaj Rotariaj Kluboj kaj la Rotariaj eKluboj?

La Rotariaj eKluboj observas la saman regularon valida por ĉiuj Rotarianaj Kluboj: ili kunvenas ĉiusemajne, realigas projektojn de agado en la lokaj kaj internaciaj komunumoj, subtenas la Rotarian Fondaĵon kaj praktikas kamaradecon inter la membroj. La ŝlosila diferenco konsistas el la fakto ke eKlubo okazigas la renkontiĝon ĉiusemajnan sur sia retejo: anstataŭ renkontiĝi persone en aparta tago kaj horaro, la membroj povas partopreni en la kunvenoj je ĉiu ajn horo kaj tago de la semajno en siaj eKlubDomoj atingeblaj ĉiujn horojn de la tago, ĉiujn tagojn de la semajno.

Kiel realiĝas la projektoj de la servado?

La eKluboj enfokusigas siajn klopodojn sur specifa geografia areo kun projektoj de agado favore de la lokaj komunumoj en kiuj loĝas la membroj, kiuj povas partopreni persone, kaj antaŭenigas internacian servadon ekirigante projektojn aŭ kunlaborante kun aliaj Rotariaj Kluboj en la tuta mondo.

 

Kiel la membroj restas en kontakto unu kun la alia?

La kontakto inter la membroj ne limiĝas al semajnaj kunvenoj, ĉar dum la semajno okazas kontinua interŝanĝo de retmesaĝoj aŭ telefonvokoj, ankaŭ pere de Skype, kun ĝisdatigoj pri siaj aktivecoj aŭ petoj je interveno al la aliaj membroj fare de individuaj respondeculoj de la projektoj.

 

Ĉu la membroj neniam renkoontiĝas persone?

La eKlubo, kun membroj loĝantaj en vastaj geografiaj areoj, okazigas ĉiujn siajn kunvenojn en la interreto kaj organizas personajn kunvenojn de la membroj en specialaj okazoj, kiel, ekzemple, en la jara internacia kongreso de Rotario Internacia. Povas poste okazi kunvenoj de membroj, kiuj loĝas en najbaraj areoj, aŭ dum vojaĝoj, ktp.

 

Kio estas ene de la eKlubo Domo?

En eKlubo Domo, aldone al la personaj informoj de la membroj kaj al la punkto de aliro por kunvenoj, troviĝas la rezolucioj de la asembleoj kaj tiuj de la estrara konsilio, la financaj raportoj, la statuto kaj la reglamento, la Manlibro de Proceduro, la Jarlibro kaj alia materialo rotariana, Fotogalerio kaj Malferma Forumo, kie ĉiu membro povas publikigi rekte temojn kaj argumentoj ne-Rotarianajn kiu estas interesaj por li aŭ ŝi.

 

Ĉu Rotaria eKlubo povas esti konsiderata virtuala Klubo?

Absolute ne, ĉar ĝiaj membroj estas “realaj” homoj kaj ĝiaj projektoj “konkretaj”. Ĝi estas klubo kiu pere de la uzo de elektronika instrumento kovras areojn kiujn la tradicia Rotario ne kapablas kovri.

 

Kiel okazas la instituciaj vizitoj al Rotaria eKlubo?

Al la Reganto kaj al la Asistanto estas donitaj la akreditaĵoj por la aliro al la eKlubo Domo kaj do al la kunvenejo, en kies blogon ili povas sendi sian intervenon por interagi kun la membroj kaj la estroj de la eCKlubo. Eblas efektivigi ankaŭ vizitojn en videoconferenco.

 

Kiel alelektiĝas novaj membroj?

La proceduro estas identa al tiu de la tradiciaj kluboj.

 

Kiom da Rotariaj eKluboj povas ekzisti en Distrikto?        

La Konsilio pri Leĝaro de 2010, aprobante fina Rotaria eClub decidis, ke en ĉiu distrikto povas ekzisti ne pli ol du eKluboj, sed la Konsilio pri Leĝaro de 2013 forigis tiun limigon.

 

Kiel eniri en la retejon kaj ĉeesti la kunvenon? Alklaku –>    Kiel ĉeesti la kunvenon