5 thoughts on “Libro pri Akvo

  1. Tre bela “Libro pri Akvo”, kion historiaj homoj pensis kaj eldiris pri la plej grava, krom oksigeno kaj kelkaj nutrajhoj, bezonajho por la vivo.
    Post unua trafoliumo mi trovis ghin kulture tre interesa, sed
    chu ne ankorau mankas la aktualaj temoj ?
    char la temo ighas pli kaj pli akra, pro manko da akvo au inundoj.
    Chu eblas enmeti ankau tion ?
    Bondezirojn,
    Manfred Westermayer

    Bonvolu vidi mian koncizan memprezenton, char mi estas novulo:
    Naskighis 1947 en suda Germanio, loghas en Gundelfingen apud Freiburg/Breisgau kun mia edzino, ni havas tri gefilojn kaj intertempe kvin genepojn.
    Studis kemion, doktorighis, laboris post ekologia kunlaboro (biologia testo pri akvo-dangheraj substancoj) en farmacia entrepreno Goedecke/Pfizer spektroskopie analizi esplor-produktojn kaj pretajn tablojdjn.
    Kunfondis la Verdan Partion en Germanio, kie ankau mia edzino kaj filo aktivas. Alighis al la Asocio de Verduloj Esperantistaj 1984, kaj estas ties sekretario ekde 1991. Nia sekva kunveno okazos enkadre de la UK en Lille.

  2. Mi spontane povas diri ke plaĉas al mi la prototipo de libro pri akvo. Pri la komento de Manfred Westermayer: Jes, mi samopinias. Aperu ankaŭ artikoloj aŭ poezio pri modernaj temoj.
    Fakte jam estas unu tia. La samea poeziaĵo, kiun mi tradukis, temas pri la influo de konstruo de hidroelektraj centraloj en la naturo. Tio ja estas moderna temo. Ni eble povos trovi pliajn priakvajn poemojn pri modernaj temoj.

  3. Bravissimo, Davide! Mi tute ne povis imagi ion tian belegan kaj artan en nia libro pri akvo. Certe ĝi estos sukceso.
    Post tiuj komencaj 20 paĝoj, ni venu nun al la nuno kun siaj gravegaj problemoj kaj certe ni ĉiuj kontribuos kun ia teksto, kiun vi decidos enmeti aŭ ne.
    Pri akvo en Brazilo mi povos kunlabori.
    Ursula gratulante vin

  4. Mi dankas al vi por la sugestoj kaj por la helpo. Cxiu materialo,aux propono, aux nur komento aux ideo, kion vi sendos al mi, certe plibonigos nian libron. Tiuj cxi estas nue la unua ekzemplo pri miaj komenca ideo. Estos ankaux enkonduka parto (ne beletristika) pri la nuntempa problemo kaj pri io Rotario estas faranta por aliri la problemon. Mi atendas, do, novajxojn el cxiuj niaj geklubanoj!

Respondi