Traduko de la bildstrio “ Paul Harris pioniro de nova mondo”

PH

Dum la kunsido de la 4-an de decembro 2014 la ideo publikigi la bildstrion estis lanĉita.

Dum la kunsido de la 16-an kaj 23-an de aprilo 2015 la projekto estis precizigita.

Dum la kunsido de la 16-an de Julio 2015  la enpaĝigo (dosiero .cxf) kun la teksto de unua tradukado (Ursula kaj Giuseppe) estis anoncita.

Post la UK en Lille  (Julio 2015) Alessandro komencis la unuan reviziadon.

Post la UK en Nitra (Julio 2016) Sara komencis la duan reviziadon … kaj finis la reviziadon (dankon Sara) tamen ni renkontis komputilajn problemojn kaj ne trovis la solvon antaŭ la edziĝo … nun  ŝi ne havas sufiĉe da tempo … do ekde la 19-a de septembro mi serĉos italparolanton en mia urbo (Loveno-la-Nova) pere de profesorino kiu instruas la italan. Espereble mi trovos.

  😉   chi va piano, va sano e va lontano   😉 

Mi trovis italan profesorinon (Decembro 2016), kiu reviziis la tekston sur word dosiero. Ŝi faris bonan laboron ĉar Giuseppe trovis nur kelkajn tajperarojn en la .word dosiero. Post enpaĝigo de la teksto en .cxf dosiero mi sendis la rezulton laŭ .pdf dosiero …. sed tio fiaskis ! multaj eraroj aperis !! Mi devis trovi alian manieron  … kaj trovis. Ĉar la presisto akceptas .jpeg dosieron, mi transformis .xcf dosiero al .jpeg dosiero.