Rotary eClub Esperanto

Rotaria eKlubo Esperanto estas oficiale rekonita de Rotary International ek de la 17-a Junio 2014.
Ĝi estas patronita de Rotary eClub 2050.

La sekretaria oficejo estas en Strato Gorra 55 en Piacenza (Italio), ĉe la sidejo de la Distrikto 2050.

 

Historio

En junio 2013, la Eksguberniestro 1998-99 de la Distrikto 2050 kaj tiam prezidanto de Rotary eClub 2050, PDG Massimo Massoni, okaze de la Internacia Kongreso de Rotary International en Lisbono, kontaktiĝis kun esperantistoj-rotarianoj kaj proponis la iniciaton krei, en  la distrikto 2050, novan eKlubon kiu povus kunigi rotarianojn kiuj uzas Esperanton.

La ideo estis tuj akceptita de la Prezidanto de la asocio RADE (Rotaria Amikaro de Esperanto), Joseph van der Vleugel (membro de la R.C. Louvain-La-Neuve – Belga Distrikto 2170) kaj de la sekretario Giuseppe Grattapaglia (membro de la R.C. Alto Paraíso de Goiás – Brazila Distrikto 4530). Joseph van der Vleugel havis la ideon de rotaria elektronika klubo ekde la jaro 2011 kaj lanĉis tiun proponon en la jaro 2013 dum prelego en la UK de Rejkjaviko. Bedaŭrinde li ne trovis apogon en Belgio kaj ĝojis ke la Distrikto 2050 kaj speciale Massimo Massoni proponis realan subtenon. La Guberniestro 2013-14 de Distrikto 2050, Anna Spalla, aprobis la iniciaton kaj donas la taskon al Davide Astori (membro de la R.C. Cremona – Itala Distrikto 2050) kiel sia Speciala Reprezentanto organizi la formadon de la nova eKlubo sub la patroneco de Rotary eClub 2050.

 

Kunvenoj

Dufoje monate (la dua kaj la kvara Jaŭdo) publikiĝas interaga aktiveco en la blogo de eKluba Domo (“kunvenejo”) sur la retejo de la klubo, en la tago indikita de la Regularo. Estas konsiderata la tago de la kunveno tiu, en kiu la aktiveco estas publikata.

Membro estas konsiderata ĉeestanta en la kunveno se li/ŝi interagas en ĉi tiu aktiveco ene de du semajnoj ekde la dato en kiu ĝi aperis, kun la ebleco reakiri eventualan neĉeeston per la manieroj indikitaj en la statuto. Estas konsilata komenti plurfoje kaj certe la unuan fojon dum la unua semajno post la malfermo de la kunsido.

Monataj kunvenoj povos okazi inter la partneroj en videokonferenco kaj foje persone.
La Rotarianoj de aliaj kluboj povas aliri, je peto, al la kunvenoj.

 

Membroj

PERSONA KAJ FAMILIA NOMOJ TASKO NACIO
Massimo Massoni Honora membro Italio
Magolrzata Jolanta Komarnicka Interlingvistino Pollando
Francesco Maurelli Universitata esploristo/ entreprenisto Germanio
Nicola Minnaja Emerita fizikisto Italio
Mónika Molnár Instruisto Svislando
Leif  Nordenstorm Direktoro de teologia kursejo Svedio
Alessandro Perna Komputilaj sistemoj Italio
Maria Rosaria Spanò Projektmastrumado Germanio
Joseph van der Vleugel Emerita stomatologo Belgio

 

Estraro 2016-2017

Prezidanto Joseph van der Vleugel
Vicprezidanto Leif Nordenstorm
Sekretario Francesco Maurelli
Trezoristo Alessandro Perna
Prefekto protokolisto   Sara Spanò
Eniranta Prezidanto Francesco Maurelli
Konsiliano Nicola Minnaja

 

Respondecaj Komisionoj 2016-2017

Administrado Alessandro Perna
Agado interna Leif Nordenstorm
Agado profesia Francesco Maurelli
Agado publika intereso Magolrzata Jolanta Komarnicka
Agado internacia Mónika Molnár
Agado por la junularo Maria Rosaria Spanò
Rotaria Fondaĵo Nicola Minnaja
Projektoj Leif Nordenstorm
Publikaj rilatoj Alessandro Perna
Reteja mastrumado Francesco Maurelli

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Rotariano kiuj ne povis partopreni en regula kunveno de sia klubo, povas reakiri ĝin en nia eKlubo

klakante tie ĉi.