Rotary eClub

La eKluboj de Rotario, kie “e” signifas “elektronika” estas nova maniero por “fari” Rotario per kunvenoj utiligantaj elektronikajn komunik rimedojn, aparte konvenajn por tiuj, kiuj, pro diversaj kaŭzoj, malfacile povas partopreni persone en kunsidoj. Ili estis oficiale starigitaj de la Leĝfara Konsilio en 2010, post 6-jara eksperimentado per 14 testo-kluboj.
La Leĝfara Konsilio 2016 forigis la distingon inter tradiciaj Kluboj kaj elektronikaj Kluboj, tiel ke ĉiuj Kluboj rajtas kunveni en la manieroj difinitaj memstare en sia regularo, persone kaj/aŭ per Interreto. La eKluboj fonditaj antaŭ la 30a de junio 2016, tamen, rajtas reteni tiun “e” antaŭ la vorto Klubo, konfirmante, ke iliaj kunvenoj okazas nur aŭ plej ofte per la reto.

 

Agado

La eKluboj agas kiel ĉiuj Rotariaj Kluboj, kun la samaj rajtoj kaj devoj.

 

Sidejo

La sidejo de ĉiu eKlubo estas internacia, do la membroj raitas loĝi en ĉiu Lando de la mondo, kie agas Rotario.

 

Kunvenoj

La eKluboj kunvenas ĉiusemajne rete en la rezervita spaco de sia retejo.

 

Membroj

Kiel en ĉiuj Kluboj, la membroj aliĝas al eKlubo kiel reprezentantoj de sia profesia aŭ entreprenista kategorio aŭ de sia aktivado, kaj akceptas dediĉi iom el sia tempo al la Rotaria agado, disponigante al la komunumo siajn konojn kaj spertojn.

La membroj plennumas komunajn servoprojektojn, kiel en alia Klubo; la sola diferenco estas, ke ilia kunvenejo estas retejo.

 

Membrokarto

La membrokarto de eKlubo permesas al la membro vizitadi ĉiuj Kluboj de la mondo.

 

POr EKSCII PLI >